MC Solaar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Claude Honoré M'Barali |
Aliaj nomoj | MC Solaar |
Naskiĝo | 5-an de marto 1969 (55-jaraĝa) en Dakaro, Senegalo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio Senegalo Ĉado |
Alma mater | Universitato de Parizo Lycée Français du Caire |
Familio | |
Edz(in)o | Chloé Bensemoun (en) (2003–2012) |
Okupo | |
Okupo | repisto aktoro kantisto poeto |
MC Solaar estas nomo de franclingva hip-hopa artisto Claude M'Barali (nask. 5-a de marto 1969). Li naskiĝis en Senegalo, sed enmigris al Francio kun la gepatroj kiel 6-monata bebo. La mallongigo MC ("mastro de ceremonio") en Hiphopo ĝenerale havas la signifon de "parolkantisto".
La unua kanto de MC Solaar, "Bouge de là", estis sur la francaj muzikistoj en 1990 kie lia unua albumo Qui Sème le Vent Récolte le Tempo (vortludo el "kiu semas venton rikoltas ventegon" iĝita "kiu semas venton rikoltas ritmon").
Lia dua albumo estis Prose Combat (proz-lukto). MC Solaar akiris novajn fanulojn en Norda Ameriko komence de 2004, kiam lia kanto "La Belle Et Le Bad Boy" riĉigis la lastajn epizodojn de la populara televida serio Sex and the City.
Li lerte kaj tre modernetose ĵonglas per la vortaro kaj liaj kanzonoj plenplenas de vortludoj kaj aludoj, samtempe liaj tekstoj ankaŭ entenas profundajn sentojn kaj socian kritikon.
Liaj kanzonoj estas fascina kaj ege riĉa bunta flagrado el vortoj, ritmoj, ideoj kaj sentoj.